Episodes
-
Jen la fina epizodo de la Malfamuloj. Dankon pro akompani nin ĝis nun. Vi scias ke ni amas vin... pli malpli.
#esperanto #esperantapodkasto #esperantopodcast #adiaŭ
-
Dum la 50aj jaroj, la psikologiaj praktikoj estis ege malsimilaj al tio, kion ni havas hodiaŭ. Tiam, 3 homoj kiuj kredis esti Jesuo Kristo estis metitaj en la sama ĉambro por vidi "kio okazus" se ili konfrontus siajn personecojn... kaj la frenezeco perdis kontrolon! Akompanis nin Chus, el Hispanio, iru al lia kanalo ĉe Spreaker https://www.spreaker.com/show/neparolupriesperanto kaj per lia kanalo de jutubo Sekvu ankaŭ niajn sociajn retojn Instagram kaj Facebook
Ankaŭ! Ne forgesu ke ni havas Patreon, tie vi povas doni al ni iom da via frenezeco 😉 www.patreon.com/malfamuloj #Esperanto #Esperantapodkasto #Esperantopodcast -
Episodes manquant?
-
En ĉi tiu epizodo ni legis viajn anekdotojn pri drogoj!
Ankaŭ ni akompanis ilin per niaj propraj anekdotoj pri ĉio kion ni ĝis nun iam gustumis aŭ foje gustumas. Ni ne rekomendas homojn drogiĝi, sed ni scias ke preskaŭ ĉiuj jam drogiĝas iamaniere, do, senhipokritece ni parolis pri tio ankaŭ.
Ne forgesu feliĉigi nin pere de Patreon,aAnkaŭ memoru sekvi niajn sociajn retojn por trovi iom da feliĉeco ĉe Instagram aŭ Fejsbuko.
#esperanto #drogoj #malfamuloj
-
Kio, laŭ vi, okazos post via morto? Kion vi volas ke via familio faru per via korpo kiam vi mortos? Ĉu vi timas morton? Kial? Ĉu vi certas? Neniu povas esti certa!! Kaj eĉ tiel, ni ĉiam parolas pri tio...
Akompanu nin tra vojaĝo senfina... parolado pri la fino.
Apogu nin ĉe Patreon kaj en Facebook aŭ Instagram
#esperanto #esperantopodcast #malfamuloj
-
Kiam ni enamiĝas okazas la plej strangaj aferoj, ni parolas en germana akĉento, iras al festoj kun drogemaj tarokistoj, vojaĝas 7 horojn por visiti vian amatan personon, sen zorgi se eĉ ĝi temas pri via kuzino... ĉu ne??
Akompanu nin nun tuj, kaj komentu sube kion stultan vi faris kiam vi enamiĝis?
Sekvu la kanalojn de niaj akompanantoj ĉe:
https://www.youtube.com/c/CatieKejti/
https://www.youtube.com/user/jezer1329
Serĉu vian propran feliĉon ĉe niaj memeoj ĉe www.instagram.com/malfamuloj , kaj donu al ni iom da tiu feliĉo per www.patreon.com/malfamuloj. #esperanto #podkasto #malfamuloj
-
Oni parolis pri fetiĉoj. Certe... la 14a de februaro lasis kelkajn homojn atendante amorumadon, por kelkaj ĝi estu rapida, surlita kaj diskreta, por aliaj ĝi estu brua, enaŭta kaj mankatenita! Dependas el kia fetiĉo plaĉas vin... ĉiuj ni havas almenaŭ unu fetiĉon, do, ne hontu!! #esperanto #esperantopodcast #esperantapodkasto
Malkovru novajn fetiĉojn per niaj memeoj ĉe www.instagram.com/malfamuloj
Plenumu nian fetiĉon per via mono ĉe www.patreon.com/malfamuloj
-
Raymond Fernández kaj Martha Beck estis du seriaj murdistoj kiuj spertis strangan amrilaton, plena je infana forlaso, glana malsano kaj kranea frakturo... Ĉi tio ne finiĝos bone... Ni registris ĉi tiun epizodon kun Chus, hispana esperantisto kiu ankaŭ havas podkaston en Esperanto, nomita Ne Parolu Pri Esperanto, kaj kun kiu ni jam delonge volis kunlabori.
Ni esperas ke vi ŝatu ĉi tiun epizodon kaj ne forgesu... neniam ŝtelu kokidojn!!
Aŭskultu la podkaston de Chus ĉe www.spreaker.com/show/neparolupriesperanto
Trovu eternan feliĉon ĉe www.instagram.com/malfamuloj
Donu al ni eternan feliĉon ĉe www.patreon.com/malfamuloj
#Esperanto #NeParoluPriEsperanto #MondajSekretojNeTiomSekretaj #Malfamuloj
-
Kiom da homoj uzas jutubon? Kiaj homoj uzas ĝin por enspezi monon? Jutubo estas propra mondo, kun propraj reguloj kaj propraj riĉuloj. Kio okazus se vi gajnus tiom da mono kiom Pewdiepie aŭ MrBeast? Kiajn influistojn vi sekvas? Ni ne atingis paroli pri la Kardashan knabinoj, sed nu... vi tion povas mencii en la komentoj 😅 Sekvu Kejtin sur www.youtube.com/c/CatieKejti Apogu nin per www.patreon.com/malfamuloj Ne forgesu pri niaj aliaj sociaj retoj www.allmylinks.com/malfamuloj #esperanto #esperantapodkasto #esperantistoj #kioajn
-
Pedro Rodrigues Filho naskiĝis en 1954, kaj ekde kiam li estis 13 jaraĝa, li iĝis seria murdisto. Plejeble la plej fama seria murdisto el Brazilo, kaj unu el la plej strangaj profiloj inter tiuj kiuj estas konsideritaj "seriaj murdistoj", pro sia filozofio kaj preskaŭ-labora decido je la momento por preni la vivon de aliaj personoj.
Akompanu nin malkovri lian vivon el junaĝo, la plenkreskulan vivon en la malliberejo, kaj la nuntempan ege surprizan laboron de Peĉjo la Ekz-Murdisto.
Dankon, Patreonuloj, pro via apogo, jen via frua video... se vi volas pli da alternativaj Jutubaj kaj Podkastaj esperantaĵoj, invitu viajn Ekontaktojn aboni nian jutuban kanalon kaj apogi nin ĉe Patreon. Se Vi ne povas patroniĝi, vi certe povas diskonigi la ligilon de ĉi tiu epizodo kun viaj geamikoj.
allmylinks.com/malfamuloj
patreon.com/malfamuloj -
Gluti 12 vinberojn en unu minuto dum la sonoriloj de la noktomezo de Novjaro sonas!! Kion?! Ĉu vi riskus morti je manĝa drono por respekti stultan tradicion? Nu, ankaŭ mi.
Akompanu nin komenti la tradiciojn de decembro... momento por kundividi kun familio, manĝi Kentukian frititan kokaĵon, kaj brakumi personojn kiujn vi ne ŝatas.
Apogu nin ĉe Patreon!!
www.allmylinks.com/malfamuloj -
Aleister Crowley, okultista magiisto, poeto, verkisto kaj profesia montar-grimpisto, kiu ricevis kaj adoris la nomon “La Besto 666”, starigis la religion de Thelema kaj lia vivo estis tiom legenda ke Black Sabbath dediĉis kanzonon al li.
Jen la 1a epizodo de nia nova podkasto: Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj.
Ĝuu ĝin.
Ne forgesu ŝati, diskonigi, kaj aliĝi al nia Patreon. Se vi ne aliĝas, ni uzos magion por ke via ŝlosiloj malaperu ĉiam kiam vi urĝe bezonas ilin huahuahua! #Esperanto #AleisterCrowley #Malfamuloj #MondajSekretojNeTiomSekretaj #MSNTS -
Kiaj bestoj estas realaj nur en la kapo de frenezaj platteruloj? Jes, ekzakte, ni parolos pri tio.... ah!! Ni nun estas ankaŭ sur Jutubo, do, se vi volas vidi niajn malbelegajn vizaĝojn, iru al https://youtu.be/sRazM6SFJEI -
La Podkasto estos alŝutita ĝenerale vendrede, sed nu, aferoj okazis kaj ĉi tio apenaŭ estis preta. Iru voĉdoni pro via plej ŝatata video de la Malkongreso!! -
Merkrede ni havos vivelsendon per fejsbuko!! -
Kaj ne forgesu helpi nin per nia Patreon: www.patreon.com/malfamuloj Ankaŭ, se vi volas la plej bonajn memeojn, iru al www.instagram.com/malfamuloj Se vi volas vidi kion alian ni faras, jen www.allmylinks.com/malfamuloj
#esperanto #esperantopodkasto #kriptobestoj #malfamuloj
-
Saluton, karaj malfamuloj, kiel vi? Ĉu vi sopiris pri ni? Ĉu vi havas saŭdadon pri niaj dolĉaj voĉoj kaj niaj fiaj komentoj kaj ŝercoj? Ne malesperu!! Jen ni denove.
Ni nur volas insisti unu fojon pli... iru al nia Patreon kaj helpu kreskigi la premion por la Malkongresaj prelegoj!! Ni aperos la 15an de Decembro per vivelsendo sur fejsbuko, kie ni publikigos la venkintojn de la premioj por pli ŝatataj prelegoj, kaj plej bona arta montro. Iru rigardi la prelegojn kaj ŝatklaku tiujn kiujn vi ŝatis!! Per viaj ŝatklakoj, ili povos gajni premiojn el 33usd ĝis 66usd!!
Dankon pro atendi nin tiom longe...
Vi povos trovi niajn ligilojn de jutubo, fejsbuko kaj Patreon ĉe www.allmylinks.com/malfamuloj
#Esperanto
-
Ho, karaj, kion vi dirus se mi rakontus al vi la strangajn historiojn de tiuj sanktuloj, kiujn viaj avinoj adoras kaj alpreĝas? Ĉu vi sciis ke estas plurspecaj patronoj en la Katolika sanktaro? Ekzistas kelkaj kiuj murdis homojn, aliaj kiuj estis aŭ belegaj aŭ fetoraj, kaj eĉ aliaj kiuj kapablis flugi... ĉu vi ne kredas? Aŭskultu ĝin!!
Ĉi tiu epizodo estas ekzkluziva por niaj patreonoj dum kelkaj semajnoj, dankante al ili per plia epizodo post la fino de la 4a sezono 😎 dankon, karaj.----
Ankaŭ! Pensu pri via partopreno dum la Malkongreso! Ĉu vi prelegos? Ĉu vi kantos? Ĉu vi montros vian arton? Ĉu vi ludos videoludojn? Vi decidas!
allmylinks.com/malfamuloj
-----
Vi povas sendi al ni voĉajn mesaĝojn en ĉi tiu ligilo! Mi scias ke foje skribi povas esti laciga 😋
https://anchor.fm/lamalfamuloj/message
-
Pietro kaj Carlos serĉis 3 strangajn novaĵojn el interreto kaj rakontis unu la alian pri siaj malkovraĵoj. Jen kio eble okazos kun la podkasto, ekde la 5a sezono... aŭ ne! Ni ankoraŭ ne scias, sed hej, ni jam planas ioman ŝanĝon ;) Ĝis la venonta sezono, kaj dankegon pro via apogo!!
----
Ankaŭ! Pensu pri via partopreno dum la Malkongreso! Ĉu vi prelegos? Ĉu vi kantos? Ĉu vi montros vian arton? Ĉu vi ludos videoludojn? Vi decidas!
allmylinks.com/malfamuloj
-----
-
Kiu neniam revis pri havi telepatiajn kapablojn? Pri movi la aĵojn per la menso? Pri kontroli fajron nur per volo!! Neniu? Nur mi? Nu... eble vi ne facile falas en grupajn sektajn mensogojn, kaj certe Neŭrolingvistika Programado ne estos por via lerta cerbo...
Ne forgesu diri al ni kion vi opinias pri nia podkasto! Ni ne estas telepatoj, do ni ne scias kion vi pensas!
Ho, kaj ne forgesu sekvi nin en ĉiuj niaj sociaj retoj kaj apogi nian projekton per Patreon.
----
Ankaŭ! Pensu pri via partopreno dum la Malkongreso! Ĉu vi prelegos? Ĉu vi kantos? Ĉu vi montros vian arton? Ĉu vi ludos videoludojn? Vi decidas!
allmylinks.com/malfamuloj
-----
-
Ĉiuj dioj havas propran kontraŭstaranton, Ketzalkoatlo havis sian Tezkatlipokon, Kriŝnao havis Jaraon, Odino havis Fenriron kaj Jahveo havis Satanon... sed ĉio ĉi estas mitologio, kaj hodiaŭ ni parolos pri tiu mitologio kiu daŭre impresas facile leveblajn brovojn...
Sekvu niajn sociajn retojn kaj diru al ni kion vi opinias pri la epizodo!!
Ne forgesu pri nia Patreon :D
www.allmylinks.com/malfamuloj
-
Kiuj demokratiaj trajtoj ekzistas en Esperantujo? Ĉu organizi la Malkongreson estas ja libera ekzerco de nia demokratio? Ĉu enspezi monon per Esperanto estas bona por la estimo de la lingvo? Ĉu politikigi Esperanton estas granda problemo?
Ne forgesu rakonti al viaj geamikoj pri nia hodiaŭa epizodo, kaj ne kabeu pro ĉi tio!!
www.allmylinks.com/malfamuloj
-
Kiuj triboj ekzistas en Esperantujo? Pietro apartenas al prifajfistoj, kaj Carlos al memeistoj, do, kie estas vi? Ĉu vi mem konsideras parto de tribo en Esperantujo? Ĉu reformisto? Ĉu gramatika policisto? Ĉu kloakano? Ĉu tokiponisto? Ho! Tokipona! Jes, ankaŭ ni parolis pri Tokipona... kaj ĉu vi sciis ke kiam oni demandas al tokiponistoj pri la Fina Venko, ili diras "utala suli pona li kama ala"? Kaj mi kredas ke ĝi estas belega.
Ne forgesu rakonti al viaj geamikoj pri ĉi tiu podkastaĉo, kaj pri tio ke ni havas Patreon! Memoru, se oni ne apogas nin ĉe Patreon, ni mortos pro malsato!
inta: www.instagram.com/malfamuloj
face: www.facebook.com/malkongreso
patreon: www.patreon.com/lamalfamuloj -
Jam dum miljaroj, filozofoj, politikistoj, bufonoj, kaj infanoj, uzis komedion por sia propra bono, por rompi tabuojn, por venki elekton, por savi sian vivon, ili uzis ĝin kiel sian plej utilan ilon, ĉar ĝi perfektas por veki intereson kaj allogi atenton. Kaj ĉiam, eĉ pli hodiaŭ, atento estas tute necesa por ŝanĝi ĉies opinion, se ni ne scipovas allogi la atenton de publiko, ni malfacile sendos al ili nian mesaĝon.
“Neniam antaŭe mi vidis fanatikulon kun bonhumuro,
nek bonhumurulon kun fanatismo.”
Amos Oz, israela verkistoSekvu niajn sociajn retojn kaj apogu nin per Patreon!!
www.patreon.com/malfamuloj
www.instagram.com/lamalfamuloj
www.facebook.com/malkongreso
- Montre plus