Episódios

  • En la 1313-a E_elsendo el la 15.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins pri lia redakto de la 6-a eldono de „Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat. Ni prezentas ankaŭ la lastajn fragmentojn el la ĉapitro >Homo ĉe morto

  • En la 1312-a E_elsendo el la 10.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas tri junaj poloj, kiuj dividas kun ni siajn spertojn kaj impresojn pri la trapasita KER-ekzameno sur la nivelo C2. Ni renkontiĝas kun Rafał Darasz, Tobiasz Kubisiowski kaj Przemysław Wierzbowski.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la raporto de Material Focus kaj la pola Instituto pri Ekonomiaj Prognozoj kaj Analizoj koncerne sekvojn, ankaŭ ekologiajn de elektronikaj cigaredoj, aparte de la unufoja uzo; pri la nova turisma atrakciaĵo en la pola montaro.• En la sciencbultena informo ni notas la forpason de Peter Higgs, la malkovrinto de Higgs-bosono. Ni informas pri la komenciĝantaj laboroj por difini horzonon por la Luno.• Muzike ni memorigas fragmente la meksikian kanton en la interpreto de Olivier Tzaut el lia vinila disko Karnavaleto „Atendu ĝis venos Luno”. Ja la Luno elvokas tiom da emocioj, ne nur sciencajn.• La interreta foto akompananta la programinformon ankaŭ rilatas al la lanĉita laboro pri difino de la luna horzono.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • Estão a faltar episódios?

    Clique aqui para atualizar o feed.

  • En la 1311-a E_elsendo el la 05.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Multan lokon en la hodiaŭa elsendo okupas historio, la 65-jariĝo de la unua profesia E-redakcio de Pola Radio. Porokaza arkiva sonmaterialo elektita el 1994 estas Leterkesto okaze de la 35-jariĝo de ĝiaj elsendoj.• En la komenca kulturkroniko ni informas pri Dedecius-premio; pri la fruktoj de la projekto rilata al la kontribuo de la romaa/cigana muziko al la eŭropa kulturo; pri ekspozicio kun donacoj de Nobelpremiitoj por Nobel-muzeo en Stokholmo.• La E-komunumaj informoj koncernas la nunjaran Hispanan E-kongreson en Cheste; E-ludon dum la Lingvobazaro por rifuĝintoj en Sevilo; Eŭrovizion kaj E-versiajn kantojn.• Muzike fragmente akompanas nin Sandro Machado per fragmento de la kanto „Mi sangas sen vi”, kiu estis kandidato dum la elimina procedo por la eŭrovizia konkurso.• Per interreta foto ni reiras al la historio de la E-Redakcio de PR prezentante redaktorojn Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn super leteroj de aŭskultantoj en la studio.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1310-a E_elsendo el la 30.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo literaturan elsendon „Simbolo de interpaciĝo”, dediĉitan al Edyta Stein, karmelanino Benedikta de la Kruco. Ĝi estis bazita sur la libro de Rita kaj Franz-Georg Rössler „Edino Ŝtono, judino sub la Kruco”.
    • En la komenco ni referencas al la veninta Printempo, proksimiĝanta Pasko kaj proponas kulturkronikajn informojn pri du polaj aŭtoroj rekonitaj eksterlande: Tomasz Różycki honorita per la eŭropa Grand Continent kaj Joanna Bator distingita per la Aŭstra Ŝtata Premio.
    • Muzike ni aŭskultas komune, sed fragmente unu el la plej novaj E-kantoj „Nova tempo” aperintaj en Brazila Kolekto. Kantas Isabella Araújo, gitarakompanas Flávio Fonseca.
    • Nia interreta foto ĉe la programinformo ligas al pola kutimo, t.e.  aspergado kaj benado de korbetoj kun kolorigitaj ovoj kaj minispecimenoj de manĝoj dum S-ta Sabato, kiujn oni konsumos dum la familiaj Paskaj matenmanĝoj la plej proksiman dimanĉon.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1309-a E_elsendo el la 25.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La elsendon komencas informo pri la pasinta lastdimanĉe Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn dum la germana okupacio.• En informriĉa kulturkroniko ni parolas pri nova registro en la pola listo de la nacia kulturheredaĵo; pri venka, kelkdekmetra Paska Palmo gajninta en konkurso en Lipnica Murowana; pri baldaŭ finiĝonta subĉiela panela ekspozicio en Varsovio dediĉita al Maria Skłodowska-Curie; pri kolekto de miniaturaj pianoj en Vroclavo.• En la E-movada parto ni informas pri la aperinta jam rete 2-a Bulteno de la Aruŝa UK kun i.a. riĉa ekskursa programo kaj pri finiĝanta dua favorpreza aliĝebleco al la 109-a; pri Brno kiel la urbo de UK-2025.• Fine aŭdiĝas leterkesta programero.• Muzike fragmente akompanas nin ĴeLe per sia E-kanto „Esperantolando” el la albumo „Stacioj de l’amo”.• La interreta foto referencas al la hieraŭaj solenadoj de Paska Dimanĉo kaj okazantaj lige kun tio konkursoj por la plej bela, plej granda Paska Palmo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1308-a E_elsendo el la 20.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a. en la junulara kaj regiona azia kaj oceana E-movado. Dum siaj studoj en A.Mickiewicz-universitato en Poznano ŝi preparas sin por fariĝi E-instruistino.• En la komencaj aktualaĵoj ni referencas al la raportaj vortoj de UNICEF-direktorino pri infanaj viktimoj de la milito en Gazo (Gazao). Ni informas pri la funkciigita en Pollando fabriko pri recikligado de litiaj piloj. Ni sciigas pri distingo de polino, dank’ al kiu la usona kongreso proklamis Internacian Tagon de Virinoj.• En la sciencbultena rubriko ni parolas pri la pola libro dediĉita al metrologio, kiu nun servas kiel lernolibro en Ĉinio; pri la aperinta en Pollando nova abelspecio Colletes hederae (pole - lepiarka bluszczówka).. En la hodiaŭa elsendo krome Rico Giacometto donas la unuajn informojn pri la Brita E-kongreso okazonta inter la 3-a kaj la 5-a de majo: https://britakongreso.org/.• Muzike akompanas nin la kanzono „Printempo” de Inicialoj cd (en fragmento) el la KD „Urbano” eldonita de Vinilkosmo.• Nia interreta foto ĉe la programinformo prezentas la novan abelspecion, kiu aperis en Pollando.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1307-a E_elsendo el la 15.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Beyzym, pola jezuito, kiu kiel misiisto en Madagaskaro fariĝis pioniro de la kontraŭbatalado de lepro en ĉi tiu lando.• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la Pola Kultura Sezono en Rumanio; pri la Porcelana Kabineto establita en la reĝa Wawel-kastelo; pri la rekonstruita muzeo en la urbodomo en Poznano.• En la E-movada kalejdoskopo Maciej Jaskot prezentas etan raporton pri la okazinta lime de februaro kaj marto reta Poliglota Renkontiĝo kaj anoncas ĝian fizikan kunvenon en Prago, Ĉeĥio en majo: https://www.polyglotgathering.com/2024/eo/. Ni informas krome pri la nunjara eldono de la konkurso de ILEI kaj la familio La Torre pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj Mauro La Torre laboris.• Muzike fragmente akompanas nin Mikaelo Povorin per sia originala E-kanto „Printempa melankolio”.• La programinformon akompanas interreta foto prezentanta patron Jan Beyzym inter lepruloj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1306-a E_elsendo el la 10.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Nia antaŭmikrofona gasto estas Fábio Fortes el Brazilo, kiu rakontas al ni pri brazila literaturo, aparte ĝia „sorĉisto” Machado de Assis. Ĉi-teman prelegon li prezentis dum la lasta ARKONES en Poznano, Pollando.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri aparta ekspozicio en Berlino, dediĉita al polinoj batalantaj por politikaj rajtoj, kiu estis inaŭgurita antaŭ la 8-a de marto. Sekve ni sciigas pri la decido de la kanada parlamento omaĝi en majo Monaton de la Pola Heredaĵo.
    • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la signifo kaj graveco de kokleaj enplantaĵoj aparte gravaj por la evoluo de la infanoj, kiuj malgraŭ denaska surdeco povas fariĝi personoj aŭdokapablaj. La 3-an de marto pasis Monda Tago de Aŭdokapablo.
    • Muzike akompanas nin fragmente la kaznono de TIM „Bela vivo” el la bitalbumeto aperinta ĉe Vinilkosmo antaŭtage de la 8-a de marto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/2-bela-vivo.html.
    • Nia interreta foto ĉe la programinformo rilatas al reakirata aŭdokapablo dank’ al kokleaj enplantoj.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1305-a E_elsendo el la 05.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la hodiaŭa trarigardo de la E-Gazetaro la atenton ni donas al la retaj gazetoj atingintaj la redakcion: la 1-aj numeroj 2024 de „Informilo por Interlingvistoj” eldonata de CED kaj de „Esperantolehti” de E-Asocio de Finnlando, al la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” de la Jokohama Esperanto-Rondo (JER, Hama-Rondo).• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri daŭranta en Manggha Muzeo en Krakovo ekspozicio de lignotabulgravuraĵoj de Utagawa Hiroshige; pri daŭra arta mecenateco de Vatikano laŭ ekzemplo de konkurso kun la temo dediĉita al la Krucovojaj Stacioj.• En la E-movada kalejdoskopo ni informas pri la nunjara ILEI-kongreso en Brazilo 2024.kongreso.org; pri Brazila Kolekto kaj aparta oferto de ĝia klubo, kompletaj E-videaĵoj kun la brazila muziko - https://www.brazilakolekto.com/.• Muzike ni prezentas el la Brazila Kolekto la E-version de la kanto „La am’” en la plenumo de Flávio Fonseca.• La programinformon akompanas interreta foto pri lignotabulgravuraĵo de Utagawa Hiroshige el la krakova ekspozicio "Du gruoj super rizokampoj".• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1304-a E_elsendo el la 01.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj estas la temo de nia interparolo, kiun ni faris kun ĝia direktoro Mark Fettes dum lia lasta vizito en Pollando (interlingvistiko.net).• En la aktualaĵoj ni informas pri la stato de la eksterlerneja, la t.n. hejma instruado en Pollando; pri medalo Magnus Hirschfeld por la pola esploristo pri homa seksemo kaj seksa edukado profesoro Zbigniew Izdebski; pri Varsovio kaj Krakovo inter kvin polaj eŭropaj urboj aparte vizitindaj por la semajnfina ripozo.• En la sciencbultena rubriko ni referencas al esploroj de irlandaj sciencistoj pri la longdaŭra kovimo kaj unu el ĝiaj sekvoj la t.n. cerba nebulo.• Muzike ni pasigas kelkajn minutojn kun ĴeLe kaj ĝia kanto „Mirinda momento” el la albumeto „Stacioj de l’amo”, kiun bitaformate en februaro aperigis Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/5-stacioj-de-lamo.html.• Nian programinformon akompanas interreta foto rilata al la temo pri la eksterlerneja instruado en Pollando.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1303-a E_elsendo el la 25.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ ni felietone invitas vin al iu el la plej belaj palacoj troviĝantaj en la loko Kamień Śiąski, historie ligita kun nobela mezepoka familio Odrowąż, el kiu devenas la unua pola dominikana monaĥo, sankta Jacek (Jakvo).
    • En la komenca kulturkroniko ni parolas pri la marta Festivalo de Ludwig van Beethoven en Krakovo, pri la ekspozicio de ĉina survitra pentroarto en Varsovio.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova libro en la serio Oriento-Okcidento „La libro de la mil kaj unu noktoj” kaj pri literatura tradukkonkurso el la itala al Esperanto - [email protected].
    • Muzike akompanas nin Xiaoyun Xu/Kaekay per la E-versio de la kanzono „Lina”. La reta foto akompananta la programinformon prezentas la nunan aspekton de la kapelo de s-ta Jacek en la palaco en Kamień Śląski.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1302-a E_elsendo el la 20.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org: Unuavice tutkorajn gratulojn kaj salutojn okaze de la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco kaj pasonta morgaŭ Tago de la Gepatra Lingvo!! Hodiaŭ ni denove renkontiĝas kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof per ĝia 143-a fragmento. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la senĉesa interesiĝo de eksterlandanoj, ĉefe ukrainoj kaj germanoj, pri loĝejoj en Pollando; pri 2024-a kiel Jaro de la Panoramoj en la Biebrza-rivera Nacia Parko. En la sciencbultena rubriko ni koncentriĝis pri la solenita hieraŭ Tago de la pola scienco kaj la 80-jariĝo de Universitato de Maria Curie-Skłodowska-Curie en Lublin. Muzike akompanas nin fragmente la kanto en Esperanto „Tiu brakumo unika” de Lucio Avitabile, kiu gajnis la unuan lokon en la 40-a Kantoparado organizata de Heinz-Wilhelm Sprick el Germanio. Nia akompana interreta programinforma foto prezentas alrigardon al la Biebrza-rivera Nacia Parko en la kunteksto de la solenita en ĝi en 2024 Jaro de Panoramoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1301-a E_elsendo el la 15.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org: Pasas 13 jaroj post la apero de la Pola RetRadio en Esperanto, la 15-an de februaro 2011. Tio estas la okazo tre resume retrorigardi al la pasinta historio, dum kiu nia Redakcio pretigis al la aŭskultantoj – en la kondiĉoj de grandparte sensubtena laboro – 1300 elsendojn. Revoj ne malkreskas…. En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri tio, ke kun altklasa arto eblas intimi ne sole en grandaj urbocentroj, sed ankaŭ en urboj iom foraj kiel ekzemple Rzeszów; pri la unua traduko el la jida en la polan de „Mago el Lublin” de Singer; pri ministraj blovorkestroj, kiuj estis registritaj en la pla listo de nemateria kulturheredaĵo. En la E-movada kalejdoskopo ni prezentas inviton al la 46-a Esperantologia Konferenco en Aruŝo (kun prelegproponoj retpoŝte al [email protected]). Ni informas pri kongreso de kroataj esperantistoj: https://esperanto.hr/wp/eo/la-12-a-kongreso-de-kroataj-esperantistoj-okazos-en-prvic-luka/; pri kongreso de italaj esperantistoj: kongreso.esperanto.it/90. Krome ni informas pri la reta Poliglota Renkontiĝo 2024: https://bit.ly/48io4nR, kiun por siaj Indiviuaj Membroj subvencias UEA. Nia antaŭmikrofona gasto estas Marcin el Madrido, nia aŭskultanto renkontita dum la Poliglota Renkontiĝo en Teresin en 2023, kiu ekciis pri Esperanto pli frue dum ĉi tiu poliglota evento. En la elsendo ni uzas la okazon memorigi pri la sponsorado de UEA por la reta Poliglota Renkontiĝo 2024. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1300-a E_elsendo el la 10.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ reference al nia arkivo ni memorigas la interparolon el 2009 kun la forpasinta la 2-an de februaro 2024 profesoro Wim Jansen, eksa profesoro de interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato en Amsterdamo. La interparolo rilatas i.a. al lia oficiala parolado post la transpreno de la profesora posteno.• En komencaj aktualaĵoj ni informas pri la riĉa februara programo en Katowice, la Eŭropa Ĉefurbo de la Scienco 2024; pri Grand Prix de la 30-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj kaj Pastoralaj Kantoj por la Militista Orkestro el Żytomierz; pri omaĝo de italoj al prof. Michele Jamiolkowski, savinto de la Kliniĝinta turo en Pizo.• La sciencbultena rubriko koncernas eplorojn pri la informpoluado.• Cristina Casella kantas en Esperanto fragmenton de la kanto „Sen iu kondiĉo" de Katy Perry. La interreta foto prezentas poldevenan scienciston, kiu savis la Kliniĝintan turon en Pizo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1299-a E_elsendo el la 05.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni proponas kunfoliumi kun ni E-gazetojn, inter kiuj estas la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto”, la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” el Japanio, la februara numero de la ĉina „Penseo” kaj la premiera numero de la „Beletra Edeno”, neregula beletra revuo redaktata ankaŭ sub la gvido de Vejdo.• En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni parolas pri distingo por la Muzeo de Siberiekzilitoj en Bjalistoko, pri laste aĉetita desegnaĵo de Rafaelo por la varsovia Reĝa Kastelo, pri restaŭritaj ikonoj por la muzeo en Przemyśl.• En la E-komunuma segmento ni informas pri invito kunlabori pri la kongresa temo en Tanzanio: KongresaTemo-heliko-groups.io; pri varbado de volontuloj por la nunjara UK: https://forms.gle/h1MGRCdtbMjdp9De8; pri seminario dediĉita al konstruataj lingvoj: https://icon2024.sciencesconf.org.• Muzike ni aŭdas fragmenton de la kanzono „Nokto sen dorm’” de Mayoma kun JoMo, el la KD-o „Moyoma kun JoMo afrikumas” eldonita de Vinilkosmo. La akompana reta foto bildigas detalon el la Nacia Parko de Aruŝo,• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1298-a E_elsendo el la 30.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La 26-an de januaro pasis la 95-a naskiĝdatreveno de Ada Fighiera-Sikorska, longdaŭra redaktorino de „Heroldo de Esperanto”. En 1994 ni faris kun ŝi en Pola Radio apartan interparolon pri ŝi kiel esperantistino, pri ŝi kiel polino fleganta sian nacian identecon, kio ligiĝis ankaŭ kun ŝiaj dummilitaj sortoj. Hodiaŭ ni ĝin memorigas.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri alvoko de Internacia Justickortumo al Isrealo; pri la valida ekde 2024 unia leĝo rilate pakumojn; pri tio kiel eŭropanoj klasis en 2023 la plej vivindajn urbojn; pri la aperinta interesa pollingva bildstrio pri Edyta Stein, fratulino Tereza Benedikta de la Kruco.• En la sciencbultena rubriko ni informas pri sukcese testita noveca folio protektonta birdojn kontraŭ kolizioj kun vitraj muroj.• E-komunume ni prezentas la alvokon de TEJO lanĉitan la 25-an de januaro 2024 fariĝi ĝia Ĝenerala Direktoro: https://www.tejo.org/en/direktoro2024/.• En la rubriko „Minutoj kun poezio” aŭdiĝas poeziaĵo de Marjorie Boulton „Kafejo”.• Muzike akompanas nin fragmente la originala kanto en Esperanto de Nobukuni Hirosi „Iris la susur’…”. Nia akompana interreta programinforma foto prezentas Gdanskon, kiu akiris plebiscite la 4-an lokon kiel plej vivinda eŭropa urbo en 2023.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1297-a E_elsendo el la 25.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: Nian hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Michał Boym, mortinta antaŭ 365 jaroj pola misiisto, diplomato, etnografo, botanikisto, kiu pere de siaj pioniraj verkoj proksimigis Ĉinion al eŭropanoj, korektis misinformojn pri ĉi tiu lando i.a. de Marco Polo. En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni parolas pri ekspozicio en Romo de grafikaĵoj de eksa Auschwitz-malliberigito, Marian Kołodziej; pri Historio de la pola literaturo, kiu baldaŭ anglalingve aperos sur la usona libromerkato; pri reta librovendejo ĉe Auschwitz-muzeo. En la E-komunuma segmento ni informas pri okazontaj lime de februaro kaj marto fizike Himalaja Renkontiĝo (https://eventaservo.org/e/49c1cd) kaj rete Polyglot Gathering (https://www.polyglotgathering.com/2024/eo/). Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per la koncerta plenumo de la kanto „Al loko de kie blovas la vent’” el la seula UK. La akompana interreta foto prezentas mapon faritan de Michał Boym pri Pekino kaj ĉrkaujaĵoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1296-a E_elsendo el la 20.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni proponas la unuan en la nova jaro Trarigardon de la E-Gazetaro, en kiu ni foliumas la tri unuajn numerojn de „Kontakto” sub la redakto de Karina Oliveira kaj la 5-an pasintjaran numeron de „Esperantolehti” de Finna E-Asocio.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri kontrakto de la pola Solaris kun la urba transporto de Ĝenovo pri livero de elektraj trolebusoj; pri la pola vorto de la Jaro 2023; pri la 15-a eldono de la bjalistoka Universitato por Infanoj.• En la scienca bulteno ni donas la atenton al la recikligado de arĝento kaj noblaj metaloj i.a. el la radiografaĵoj.• E-komunume ni informas pri preparoj al la Aruŝa UK per speciala seminario por afrikanoj okazinta en la urbo jarkomence.• Muzike ni aŭdas la tekston de Marjorie Boulton „Por paco” por la muziko de Gianfranco Molle. La interreta foto rilatas al nia Trarigardo de la E-gazetaro, en kiu i.a. ni foliumas la tri unuajn numerojn redaktatajn de Karina Oliveira.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1295-a E_elsendo el la 15.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri brila – laŭ la frekventeco 2023 – por la Wawel-kastelo en Krakovo; pri la realigita unua etapo de la projekto „La historio de la Malnova Kastelo – forgesita heredaĵo” en Łańcut; pri la kultura oferto por la feriantaj infanoj kaj gejunuloj.• Per nia arkiva felietono el la Pola Radio ni reinvitas konatiĝi kun koninda Łańcut en la sudorienta Pollando – ĝia kastelo kaj parko.• En la E-komunuma segmento ni informas pri la senpage elŝutebla januara numero de la revuo „Esperanto” kaj aliaj numeroj aŭ legitaj revutekstoj ĉe uea.org. Ni informas pri speciala programo de ILEI ligita kun la E-nivela instruado.• Muzike akompanas nin Oliver Tzaut per la kanzonfragmento „Sur step’ moldava” kaj ankaŭ Joel Muhire kaj lia muzikigita poeziaĵo „Pri Esperanto”.• Ĉe la programinformo aperas interreta foto prezentanta unu el la ĉevalveturiloj el la kolekto de la Kastelo en Łańcut.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1294-a E_elsendo el la 10.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia hodiaŭa E_elsendo vi trovas, gesinjoroj la jam 142-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.• En la komenco ni informas pri la 100-jariĝo de la agado de YMCA en Pollando; pri 2024 kiel la Jaro de Immanuel Kant en la regiono Varmio kaj Mazurio; pri demografiaj problemoj de Pollando kaj sinteno de junaj maturaj poloj al infanposeda familio.• En la scienca bulteno ni informas pri pliaj esploradoj de NASA-sciencistoj pri vivspuroj sur la Encelado, luno de la Saturno.• Hodiaŭ ni denove referencas al la ĵus aperinta KD de Jonny M. „Petolas” – distribuata de Vinilkosmo kaj la unua sur ĝi kanzono „Propra plaĉo”, kiun ni prezentas fragmente.• La interreta foto prezentas la lunon de la Saturno Encelado kun la elŝprucataj el sub ĝia glacikrusto glacigrajnoj kaj akvovaporo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.