Episodios
-
En la 1372-a E_elsendo el la 15.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ kun nia antaŭmikrofona gasto, Rico Giacometto ni rerigardas al lia poststuda estado en Varsovio, sed unuavice ni koncentriĝas pri lia finlaboraĵo farita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Ĝi aperis lastatempe en edukado.net en la rubriko diplomlaboraĵoj – Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu!• La menciitaj en la interparolo retaj kursoj en Londona E-klubo en januaro denove startas: https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri nova funkcio de la eksa pola ĉefministro en la EU kiel prezidanto de EKR; pri la raporto de Monda Ekonomia Forumo – WEF dediĉita al enlaborigiteco kaj AI; pri la parolstato de la pola lingvo en la monda skalo.• En la scienca rubriko ni informas pri profesia distingo ASHA Fellow por la pola logopediistino, prof. Katarzyna Węsierska.• Muzike akompanas nin pola kanzono en E-vesto, kiun kantas Jadwiga Dzięgielewska kaj ni citas el la konata kanto de JoMo „Lernu nun” el la KD eldonita de Vinilkosmo. La programanoncon akompanas interreta foto de iuj profesoroj kaj prelegantoj dum la solenaĵo finanta la lastan studojaron pri interlingvistiko en Poznano.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1371-a E_elsendo el la 10.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Unu el la gravaj eventoj de la 2025-a jaro en Pollando estas la miljara datreveno de la kronceremonio de la unua pola reĝo, Bolesław Chrobry. Kiu li estis? Tion ni proksimigas en nia felietono kaj samtempe ni informas pri planataj eventoj ligitaj kun ĉi tiu datreveno en kulturkroniko.• La kulturkronikaj informoj rilatas ankaŭ al la komenciĝontaj en la ĵusaj tagoj detektaj esploroj pri la surrokaj desegnaĵoj de neolitikaj ministoj en la loko Krzemionki; al la retrovitaj sepultaj kronoj de polaj reĝoj en la vilna katedralo.• La E-komunumaj informoj rilatas al la unua laŭreato de la premio Grégoire Martens, kiu fariĝis Stela Besenyei-Merger. En jutuba UEA-kanalo intervjas ŝin Mark Fettes: https://www.youtube.com/watch?v=eFkDDKazilU. Ni informs pri la prokrastita ĝis 15.01.2025 unua favorpreza aliĝperiodo al la nunjara hispana E-Kongreso: https://kongreso.esperanto.es/.• Muzike akompanas nin Martin kaj la Talpoj per fragmento de la kanzono „Tempo” el la albumo Vestiĝoj, bita albumeto kunproduktita kun Vinilkosmo. Kaj Tiel Plu ankaŭ en fragmento prezentas sian kanton „Turto havas naŭ plumetojn” el la CD „Surplacen venu vi”.La programinformon akompanas interreta poŝtkarta foto laŭ pentraĵo de Jan Matejko pri la unua reĝo de Pollando, Bolesław Chrobry.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
¿Faltan episodios?
-
En la 1370-a E_elsendo el la 05.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: Feliĉan, Sukcesplenan kaj Prosperan 2025 !!!!• Nian unuan en la Nova Jaro elsendon komence plenigas informoj pri iuj gravaj eventoj en la mondo kaj en Pollando 2025. Ni informas pri la papa mesaĝo por la Monda Tago de Paco; pri tio, kion timas poloj sojle de 2025 kaj pri iliaj opinioj; pri tradiciaj Epifaniaj paradoj 2025 en Pollando kaj en la mondo.• En scienca bulteno ni informas pri la Internacia Jaro de Kvantuma Scienco kaj Teknologio proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj; pri la distingo de nia redakcia kolego Tomasz Miller en la plebiscito por la Populariganto de la Scienco 2024 en la kategorio „Sciencisto”.• Ni dankeme citas el la unuaj mesĝoj de niaj aŭskultantoj venintaj jam jarkomence. Fine ni prezentas specialan intervjuon por la elsendo, kiun nia aŭkultanto Boguslaw (Esu Peranto) Ubik-Perski el Germanio faris kun sia AI-asistantino, Aida.• Muzike akompanas nin fragmente la kanto "Novjaro" de Martin kaj la Talpoj, pola kristnaska kanto pri Tri Reĝoj celantaj Bet Leĥemon, kiun kantas Anna Osmakowicz kaj kanto de SunoAI por la vortoj de Erika Godó „Novjaro estas nova espero”.• La programanoncon akompanas interreta foto bildiganta unu el la Epifaniaj paradoj en Pollando ĉe la startoloko apud la varsovia Kopernik-monumento.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1369-a E_elsendo el la 30.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun interesa kaj koninda loko en la sudokcidenta Pollando, Świeradów Zdrój.• En la kulturkoniko ni informas pri tri ekspozicioj: „Kisling. La brilo de Montparnaso” en Varsovio; pri ekspozicio dediĉita al Andrzej Wajda en Tokio kaj pri laŭvica ekspozicio dediĉita al samurajoj, ĉi-foje en Bydgoszcz.• La E-komunumaj informoj rilatas al tre sukcesa Lingva Festivalo en Moskvo komence de decembro; al informo el la listo uea-membroj pri ĉesigo de la ŝtataj ekzamenoj pri Esperanto en Hungario.• Muzike aŭdiĝas per eta fragmento la rusa E-kanto „Ni renkontiĝos”. „Ĉiam kun vi” el la jutuba kanalo Zenmuzik estas plia kanzono kreita de AI, kiun ni prezentas fragmente. Fine aŭdiĝas „Kanto por la Nova Jaro” de André el Kopenhago el suno.com. La programinformon akompanas interreta foto bildiganta la naturon ĉirkaŭ Świeradów Zdrój.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1368-a E_elsendo el la 25_26.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nia tuta elsendo pasas en la festa, Kristnaska agordo. Ni informas pri la nunjara konkurso por la Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo kaj ĝiaj rezultoj; pri Kristnaskaj Kripetoj el la krakova muzeo rigardeblaj en ekspozicio organizita en la sveda kastelo Kalmar; pri ekspozicio de Kristnaskaj Kripetoj en Vatikano, inter kiuj tri venis el Pollando.• De semajnoj urbojn, vilaĝojn, urboplacojn, komercajn centrojn ornamas kristnaskaj arboj kaj aliaj porokazaj dekoraĵoj. Laŭ la portalo timeout.com la plej bela Kristnaska Arbo 2024 troviĝas en la…. pola Krakovo. Pri tio ni informas sekve.• Ĉe la redakcia Kristnaska Arbo ni renkontiĝas kun Gabi Skonieczna por paroli pri libroj, ne nur tiuj el la Biblioteko Hodler, ankaŭ pri ŝiaj legoŝatoj kaj kutimoj.• Muzike ornamas nin kristnaskaj kantoj en la E-plenumo. Kantas Kaŝi „Kristnaskan kanton de esperantistoj”, kiu gajnis la unuan lokon en la lasta kantoparado. Kantas Kajto kaj internacia koruso. La elsendon finas la kristnaska kanto el Ĉeĥio, kie venontjare okazos nia Universala Kongreso de Esperanto. La programanoncon akompanas interreta foto pri la nunjaraj kristnaskaj kripetoj premiitaj en la tradicia konkurso de Krakovo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1367-a E_elsendo el la 20.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia norda hemisfero komenciĝas astronomia vintro kaj tio estas bona okazo por memorigi iujn el sciencistinoj-astronomoj en la pola historio. Tiel ni memorigas mallonge Elżbieta Koopman, la edzinon de Jan Heweliusz, kiu kune kun li faris iujn el la astronomiaj observadoj. Ni memorigas Maria Kunic el Świeradów, kiu akiris la epiteton „Silezia Hypatia” kaj fine ni donas la atenton al Wilhelmina Iwanowska, kiu i.a. difinis novan distancoskalon en la Universo.• La kulturkronikaj informoj rilatas al la prezentata en Luvro pentraĵo de Jan Matejko pri la kortega blagulo Stańczyk; al Olga Boznańska kiel unu el la patronoj de 2025; al porokazaj ekspozicioj en la krakova Manggha-muzeo lige kun ĝia 30-jariĝo.• La E-komunuma informo rilatas al la BET-2025 en Litovio. La unua favorpreza aliĝkotizo finiĝas la 31-an de decembro: https://mallonge.net/bet59.• Muzike akompanas nin la kanzono „Vintro melankolio” de Erika Godó - teksto, muziko kaj kanto de Suno AI. La programinformon apudas foto rilatanta al la jubileo de Manggha-muzeo kaj tri porokazaj ekspozicioj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1366-a E_elsendo el la 15.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la 165-a naskiĝdatreveno de la kreinto de Esperanto, d-ro Ludoviko Zamenhof la komenca parto de la elsendo estas dediĉita al iuj el inter dekoj da, se ne centoj da, prokazaj eventoj kaj aranĝoj. La 15-an de decembro de jardekoj nia komunumo solenas kiel Tagon de E-libro. Kaj lige kun tio ni informas pri la rezultoj de la 14-a literatura konkurso „Aventuro de mia vivo” organizata de Bjalistoko. Ni informas pri la nunjara Esperantisto de la Jaro, kiu – en plebiscito de „La Ondo de Esperanto” estis elektita Eszter (Stela) Besenyei-Merger. Ni informas pri la 23-jariĝo de edukado.net, kaj prezentas la nomojn de la nunjaraj elektitoj al ĝia Panteono. Ni memorigas pri la dutaga Konferenco de la Akademio komenciĝonta lunde.• En la daŭro de nia elsendo aŭdiĝas aktualaĵoj: pri okazonta en 2027 en Varsovio Internacia Astronaŭtika Kongreso; pri daŭranta en Krakovo interesa ekspozicio pri la unuaj studentinoj de la Jagelona Universitato.• Nia antaŭmikrofona gasto estas d-ro Maciej Jaskot, kiu dividas la ideojn pri sia prelego prezentita dum la decembra konferenco de ekspertoj pri la instruado de la hispana lingvo rilatanta al aŭdokompetentoj de studentoj/antoj.• Fine ni memorigas pri la finiĝanta hodiaŭ unua favorpreza aliĝkotizo al la 110-a UK en Brno kaj informas pri la aperinta filmdokumento pri la aŭgusta UK en Aruŝo, pri la aperinta hodiaŭ rete januara numero de „Esperanto”. Muzike ni prezentas la plenan version de la kanto „D-ro Zamenhof” en la plenumo de Nikolin’ kaj citas el alia kanto omaĝe al la lingvokreinto.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1365-a E_elsendo el la 11.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nian hodiaŭan elsendon ni plene dediĉas al la 10-a de decembro en la kunligo kun la solenata tiutage datreveno de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 70-jariĝo de Unesko-rezolucio favore al Esperanto. Ni i.a. citas el la Gazetaraj Komunikoj de UEA kaj referencas al la raporta artikolo de Ivo Lapenna pri sukceso de Montevideo, kiun reprenis „Libera Folio”.
• La akompana foto el la interreto rilatas al la proklamo de la fama Unesko-rezolucio favore al Esperanto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. -
En la 1364-a E_elsendo el la 07.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri bonega loko de pola mielo inter mondaj produktoj; pri kresko de germanaj vendejmarkoj distribuantaj kosmetikaĵojn kaj kemiajn produktojn de la hejma uzo; pri klopodoj reenkonduki acipenserojn en la polajn akvojn.• En nia sciencbultena rubriko ni informas pri tri internaciaj projektoj rilate al kaŭzoj de neŭrodegeneraj malsanoj, en kiuj partoprenas polaj sciencistoj.• La ampleksa Leterkesto koncernas i.a. la pasintsemajnajn renkontiĝojn de nia redakcio kun aŭskultantoj kaj radioamikoj de niaj elsendoj kadre de la Virtuala Kongreso.• Hodiaŭ en nia programo ni proponas la originalan E-kanton de Hirosi Nobukuni „Aŭtuna foliaro”.- La interreta foto prezentas la reenkondukatan en la polajn akvojn acipenseron.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1363-a E_elsendo el la 02.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia ciklo pri koninda Pollando ni prezentas hodiaŭ felietonon pri unu el la plej popularaj legendoj de Varsovio, pri la Ora Anaso vivinta en la subterejoj de la Palaco de Ostrogski-familio, en kiu nun troviĝas Muzeo de Frederiko Chopin.• La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nunjara premio de Luigi Micheletti i.a. por la Muzeo pri Siberiekziloj en Bjalistoko; pri la murpentra kreado de NeSpoon (Elżbieta Dymna); pri Irena Tuwim, kiu ekde la nuna jaro estas patrono de nova tradukpremio.• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova favorpreza aliĝkotizo al la UK en la ĉeĥa Brno – ĝis 15.12.24; pri la publikaj prezentiĝoj de Akademio de Esperanto. Unue temas pri ĝia respektebla kunsido en la 5-a VK, sekve ĝia Konferenco okazonta la 16-an/17-an de decembro (https://eventaservo.org/e/77f5e6).• Ana Paula Pose el Brazilo kantas fragmente „Tiel la mondo iras” de Julián Hernández Angulo el sia koncerto dum la 5-a VK, La apudanta la programinformon interreta foto bildigas skulptaĵon de Ora Anaso ĉe Tamka-strato en Varsovio.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj,
Pola RetRadio en Esperanto invitas vin kaj atendas dum la renkontiĝoj de la virtuala Movada Foiro.
Ili okazos la 30-an de novembro 2024 (sabate) je la 11-a horo kaj la 01-an de dedembro 2024 (dimanĉe) je la 19-a horo laŭ la UTC + 1 h.
Bonvenon al ĉiuj! Uzu tiun maloftan okazon rekte alparoli kaj pridemandi reprezentantojn de la Redakcio, sugesti proponojn.
Eble vi ŝatos dividi viajn rememorojn pri la unuaj informoj kaj kontaktoj kun la E-lingvaj elsendoj, informi ĉu ankaŭ en elektronika tempo vi aŭskutas ilin kaj kio en ili estas por vi plej interesa.
Ni atendas vin!
-
En la 1362-a E_elsendo el la 25.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nia antaŭmikrofona gasto estas unu el la diplomitoj de la aŭtuna Interlingvistika Sesio en Poznano, Renato Guedes el Portugalio, kiu proksimigas la temon de sia finlaboraĵo „Ikoneco por artefaritaj lingvoj”.• Hodiaŭ krome ni proponas komune enrigardi la retajn eldonojn de la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto” kaj de la novembra „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Esperanto Jokohama.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri multiĝo de la tiel nomataj privataj studentaj domoj; pri la Stacidoma Komplekso en Lublin, kiu en 2024 gajnis jam du internaciajn arkitekturajn premiojn; pri la daŭranta en Varsovio laŭvica Azia Filmfestivalo.• Nian sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la rekomenciĝintaj esplorlaboroj de polaj sciencistoj en la Parko Serengeti, Tanzanio kaj al la unuaj rikoltitaj rezultoj.• Muzike akompanas nin Ale Vela per sia ĉi-monate registrita (kiel video-filmo https://www.youtube.com/watch?v=jZW_23qNszI) kanzono „Tuj”. La interreta foto prezentas la premiitan stacidomon en Lublin.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1361-a E_elsendo el la 20.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Irek Bobrzak, kun kiu ni interparolas pri lia interesiĝo kaj laboro dediĉita al la E-terminologio rilate plantojn kaj ĝenerale botanikon.• Komence de la hodiaŭa elsendo per mallongaj biografiaj notoj ni ligas al la gravaj perdoj, kiujn suferis en la lastaj tagoj la E-komunumo pro la forpaso de István Nemere kaj Claude Gacond. Pliaj E-komunumaj informoj rilatas al la Universala Kongreso 2025 kaj finiĝonta en novembra la 1-a favorpreza aliĝkotizo; al la proksimĝanta jubileo de la 70-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto, proklamita en 1954.• La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj koncernas la 1-an Festivalon de la Brita Kinoarto, kiun ekde la nuna jaro gastigas Poznano kaj preparojn al la Internacia Chopin-konkurso 2025.• Muzike akompanas nin Flávio Fonseca el Brazila Muziko per la E-versio de la brazila sambo „Sambo de tristo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al Festivalo de la Brita Kinoarto en Poznano.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1360-a E_elsendo el la 15.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la hodiaŭa programo ni gastigas antaŭmikrofone profesorinon Sabine Fiedler, kiu ĉi-foje kiel la prezidanto de GIL – Societo pri Interlingvistiko informas nin pri ĝia agado kaj ĝia nunjara konferenco en novembro. Ni krome ekscias pri ŝia rete konsultebla libro “Esperanto – Lingua Franca and Language Community” kiun ŝi kunaŭtoras kun Cyril Brosch.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la nuna demografia situacio en Pollando kaj enketo elmontranta, kiu faktoro bremas la decidon havi infanojn; pri tio, ke Pollando apartenas al la plej grandaj eksportantoj de kukurboj en la Unio.• Sekve ni prezentas la laŭreatojn de la 8-a Tradukonkurso "Lucija Borčić" organizita de Kroata Esperantista Unuiĝo.• Kadre de la kutima sciencbultena rubriko ni informas mallonge pri la finiĝinta lastdimanĉe KAEST, Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024 en Žilina. Ni atentigas pri restantaj 10 tagoj por aliĝi al Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj – KonSciU: http://tinyurl.com/konsciu24.• Hodiaŭ Manno Montanna kantas fragmente la E-version de la portugallingva kanto “Haveno Soleco”.• La interreta foto de KAEM-teamo prezentas scenon pri interprelega babilado de kelkaj partoprenantoj de la konferenco en Žilina.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1359-a E_elsendo el la 10.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭtage de la 11-a de novembro, kiu estas la Nacia Festo de Pollando ni memorigas la literaturan elsendon el 1980 de Jan Klimek kaj Andrzej Pettyn dediĉitan al la romano „Ringo el ĉevalharoj”. En la 106-a datreveno de la regajnita suvereneco de Pollando en 1918 ni atentigas per ĝi, ke Pollando batalis por defendi sian suverenecon ankaŭ en postaj periodoj defendante sin i.a. kontraŭ invadintaj Germanio kaj Sovetunio. La epizodo koncernas la deportadon al Siberio en la epoko de instaliĝanta en Pollando komunista regado.
• Unu el la simboloj de la regajnita suverenco estis la Saksa Palaco, pri kio ni atentigas komence, la palaco eksplodigita de germanoj post la falo de la Varsovia Insurekcio 1944. Post dekoj da jaroj venis decido ĝin rekonstrui. Pri la rilata internacia premio atribuita por rekonstruprojekto ni informas en la kulturkronika programero.
• La interreta grafikaĵo bildigas kiel fragmenton de la antaŭmilita aspekto de la Saksa Palaco en Varsovio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. -
En la 1358-a E_elsendo el la 05.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hieraŭ estis lanĉita en Parizo arkivejo dediĉita al la bicikla veturo de Lucien Péraire kadre de la projekto Savespero. Lime de la 20-aj kaj 30-aj jaroj li entreprenis eksterordinaran biciklan veturon tra Eŭropo, Sovetunio, Manĝurio, Japanio, la suda Ĉinio, Indoĉinio kaj Indonezio por i.a. kompreni la militkaŭzojn. Pri li kaj lasitaj de li arkivaĵoj ni interparolis kun Pascal Dubourg Glatigny dum ARKONES, kaj tiun interparolon ni prezentas en nia hodiaŭa elsendo. Jen la adreso de la retejo: https://peraire.huma-num.fr/• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri atentigo de la eksa finna prezidento, ke civitanoj de Unio devus kolekti kaze de bezono necesajn provizojn por 72 horoj; pri Pollando kiel produktanto de tombotorĉoj; pri akuzoj de la ukraina prezidento rilate Pollandon.• La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al laŭreatoj de la Fondaĵo por la Pola Scienco.• Hodiaŭ ni elektis por la elsendo la kanton de Feri Floro „Por la paco”, bazitan sur la vortoj de la sveda esperantisto Åke Näsholm.• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas varian sortimenton de tombotorĉoj, kiujn oni flamigas ĉe la tomboj komence de novembro.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1357-a E_elsendo el la 30.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Sabine Fiedler, kiu en la donita al ni intervjuo aferkerne retrorigardas al la aŭtuna Lingvista Kongreso en Poznano, kadre de kiu okazis speciala sesio pri interlingvistiko. Ŝi dividas kun ni siajn opiniojn pri la nuna stato de Interlingvistiko kaj Esperantologio, akcentante la signifon de universitataj studoj pri ĉi tiuj fakoj.
• En la komenca kulturkronika parto ni informas pri la libere viziteblaj en novembro polaj reĝaj rezidejoj, pri la sepa filma versio de „Quo Vadis” – ĉi-foje temas pri animita filmo - kiu jam aperis surekrane, pri la finiĝinta lastdimanĉe librofoiro en Krakovo.
• En la E-komunuma segmento ni retrorigarde informas pri la nunjaraj distingitoj pro la Elstara movada kaj kultura agado.
• En la elsendo aŭdiĝas fragmente la ĵus aperinta E-versio de la kanzono „Reveno al nigrumo”, kies tekston tradukis JoMo, kaj kiu evidente ĝin kantas.
• La interreta foto prezentas scenon el la animita filmo „Quo Vadis” pri kiu ni informis en la kulturkroniko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. -
En la 1356-a E_elsendo el la 25.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia elsendo ni gastigas hodiaŭ Ana Alebić-Juretić el Kroatio la diplomiĝinton de la Interlingvitikaj Studoj en Poznano kaj partopreninton de la tiea septembra Lingvistika Kongreso. Ŝi rakontas pri la esploroj faritaj lige kun sia diplomlaboraĵo, kiujn ŝi prezentis ankaŭ en la kongresa sekcio pri historia lingvistiko.• La komencaj aktualaĵoj rilatas al deportado de nelegalaj enmigrantoj el la Unio, al polaj-ukrainaj rilatoj laŭ deklaro de la pola vicĉefministro kaj defendministro, al kulturaj eventoj lige kun la 35-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Suda Koreio.• En sciencbultena rubriko ni informas pri la decido de la Internacia Astronomia Unio, atribuinta nomojn de kvar katolikaj monaĥinoj al la novmalkovritaj planedoidoj omaĝe al ilia malkovrado kaj katalogado de la ĉielaj korpoj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, do en la antaŭkomputila epoko.• La E-komunumaj informoj koncernas pludaŭrigon de la aliĝado al la 5-a VK ĝis la 27-a de oktobro: https://VK.esperanto.net/2024/aligxilo; ankaŭ la mesaĝon de UEA lige kun la Tago de UN-o el la 24-a de oktobro.• Muzike akompanas nin korea virtuala koruso, kiu kun Amira plenumas la kanton „Ĉiamverda arbo”. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas foton de antaŭ 100 jaroj pri lombardiaj monaĥinoj dum ilia laboro pri malkovrado kaj katalogado de novaj ĉielkorpoj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adresohttps://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
-
En la 1355-a E_elsendo el la 20.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas la organizanton de KAEST 2024 Peter Baláž. Al ĝia nunjara fizika eldono en Žilina daŭre eblas aliĝi: https://kaest.ikso.net/2024/.
• En la komenca kultura parto aŭdiĝas kulturkroniko kun la informoj pri la unuan fojon solenita nunjare Internacia Tago de la Kultura Heredaĵo kaj pri pompa ekspozicio en Krakovo dediĉita al saksaj reĝoj de Pollando. Lige kun la ĵus pasinta 175-a mortodatreveno de Frederiko Chopin ni proksimigas la historion de la koro de la komponisto, kiu troviĝas en la varsovia Baziliko de la S-ta Kruco. Krome ni prezentas la finan parton de la libro de Karol Stromenger „Frederiko Chopin”.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la okazinta en Ĉinio Nacia Simpozio pri Ĉina Esperanto-Instruado.
• La interreta foto prezentas la desegnaĵon pri la lastaj vivmomentoj de Chopin faritan de menciita en la literatura fragmento Teofil Kwiatkowski.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. -
En la 1354-a E_elsendo el la 15.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Ilona Koutny el A. Mickiewicz-universitato en Poznano, hodiaŭ solene adiaŭita kiel emerito. Ŝi rakontas al ni i.a. pri siaj aktualaj laboroj en la universitato kiel profesoro-emerito, pri speciala omaĝa evento okazonta la 18-an de oktobro en Budapeŝto honore al prof. Szerdahelyi, pri planoj daŭrigi interlingvistikajn studojn dank’ al profesoro Nikolau Dols, pri siaj pridokumentaj planoj i.a. rilate la poznanan Interlingvistikan Sekcion kadre de Lingvistika Kongreso.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas iom statistike pri polaj instruistoj lige al la pasinta lunde Instruista Tago kaj pri grandiĝanta interesiĝo de poloj pri portugalaj vinoj.
• En sciencbultena rubriko ni proksimigas la projekton de polaj sciencistoj, kiuj baze de pentraĵoj el la historia sanktejo en Faras rekreis mezepokajn reĝajn vestojn, kiuj ekde ĵaŭdo estos rigardeblaj en Luvro.
• Muzike akompanas nin Feri Floro per sia plej nova kanto „Aŭtuna vespero” por la vortoj de Ulrich Matthias. La interreta foto akompananta la programinformon farita de P. Matusiak kaj E. Wenting bildigas sur modelo la rekreitan nubian reĝan veston.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. - Mostrar más