Episodes

  • En la 1358-a E_elsendo el la 05.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hieraŭ estis lanĉita en Parizo arkivejo dediĉita al la bicikla veturo de Lucien Péraire kadre de la projekto Savespero. Lime de la 20-aj kaj 30-aj jaroj li entreprenis eksterordinaran biciklan veturon tra Eŭropo, Sovetunio, Manĝurio, Japanio, la suda Ĉinio, Indoĉinio kaj Indonezio por i.a. kompreni la militkaŭzojn. Pri li kaj lasitaj de li arkivaĵoj ni interparolis kun Pascal Dubourg Glatigny dum ARKONES, kaj tiun interparolon ni prezentas en nia hodiaŭa elsendo. Jen la adreso de la retejo: https://peraire.huma-num.fr/• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri atentigo de la eksa finna prezidento, ke civitanoj de Unio devus kolekti kaze de bezono necesajn provizojn por 72 horoj; pri Pollando kiel produktanto de tombotorĉoj; pri akuzoj de la ukraina prezidento rilate Pollandon.• La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al laŭreatoj de la Fondaĵo por la Pola Scienco.• Hodiaŭ ni elektis por la elsendo la kanton de Feri Floro „Por la paco”, bazitan sur la vortoj de la sveda esperantisto Åke Näsholm.• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas varian sortimenton de tombotorĉoj, kiujn oni flamigas ĉe la tomboj komence de novembro.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1357-a E_elsendo el la 30.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Sabine Fiedler, kiu en la donita al ni intervjuo aferkerne retrorigardas al la aŭtuna Lingvista Kongreso en Poznano, kadre de kiu okazis speciala sesio pri interlingvistiko. Ŝi dividas kun ni siajn opiniojn pri la nuna stato de Interlingvistiko kaj Esperantologio, akcentante la signifon de universitataj studoj pri ĉi tiuj fakoj.
    • En la komenca kulturkronika parto ni informas pri la libere viziteblaj en novembro polaj reĝaj rezidejoj, pri la sepa filma versio de „Quo Vadis” – ĉi-foje temas pri animita filmo - kiu jam aperis surekrane, pri la finiĝinta lastdimanĉe librofoiro en Krakovo.
    • En la E-komunuma segmento ni retrorigarde informas pri la nunjaraj distingitoj pro la Elstara movada kaj kultura agado.
    • En la elsendo aŭdiĝas fragmente la ĵus aperinta E-versio de la kanzono „Reveno al nigrumo”, kies tekston tradukis JoMo, kaj kiu evidente ĝin kantas.
    • La interreta foto prezentas scenon el la animita filmo „Quo Vadis” pri kiu ni informis en la kulturkroniko.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • Episodes manquant?

    Cliquez ici pour raffraichir la page manuellement.

  • En la 1356-a E_elsendo el la 25.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia elsendo ni gastigas hodiaŭ Ana Alebić-Juretić el Kroatio la diplomiĝinton de la Interlingvitikaj Studoj en Poznano kaj partopreninton de la tiea septembra Lingvistika Kongreso. Ŝi rakontas pri la esploroj faritaj lige kun sia diplomlaboraĵo, kiujn ŝi prezentis ankaŭ en la kongresa sekcio pri historia lingvistiko.• La komencaj aktualaĵoj rilatas al deportado de nelegalaj enmigrantoj el la Unio, al polaj-ukrainaj rilatoj laŭ deklaro de la pola vicĉefministro kaj defendministro, al kulturaj eventoj lige kun la 35-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Suda Koreio.• En sciencbultena rubriko ni informas pri la decido de la Internacia Astronomia Unio, atribuinta nomojn de kvar katolikaj monaĥinoj al la novmalkovritaj planedoidoj omaĝe al ilia malkovrado kaj katalogado de la ĉielaj korpoj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, do en la antaŭkomputila epoko.• La E-komunumaj informoj koncernas pludaŭrigon de la aliĝado al la 5-a VK ĝis la 27-a de oktobro: https://VK.esperanto.net/2024/aligxilo; ankaŭ la mesaĝon de UEA lige kun la Tago de UN-o el la 24-a de oktobro.• Muzike akompanas nin korea virtuala koruso, kiu kun Amira plenumas la kanton „Ĉiamverda arbo”. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas foton de antaŭ 100 jaroj pri lombardiaj monaĥinoj dum ilia laboro pri malkovrado kaj katalogado de novaj ĉielkorpoj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adresohttps://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1355-a E_elsendo el la 20.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas la organizanton de KAEST 2024 Peter Baláž. Al ĝia nunjara fizika eldono en Žilina daŭre eblas aliĝi: https://kaest.ikso.net/2024/.
    • En la komenca kultura parto aŭdiĝas kulturkroniko kun la informoj pri la unuan fojon solenita nunjare Internacia Tago de la Kultura Heredaĵo kaj pri pompa ekspozicio en Krakovo dediĉita al saksaj reĝoj de Pollando. Lige kun la ĵus pasinta 175-a mortodatreveno de Frederiko Chopin ni proksimigas la historion de la koro de la komponisto, kiu troviĝas en la varsovia Baziliko de la S-ta Kruco. Krome ni prezentas la finan parton de la libro de Karol Stromenger „Frederiko Chopin”.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la okazinta en Ĉinio Nacia Simpozio pri Ĉina Esperanto-Instruado.
    • La interreta foto prezentas la desegnaĵon pri la lastaj vivmomentoj de Chopin faritan de menciita en la literatura fragmento Teofil Kwiatkowski.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1354-a E_elsendo el la 15.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Ilona Koutny el A. Mickiewicz-universitato en Poznano, hodiaŭ solene adiaŭita kiel emerito. Ŝi rakontas al ni i.a. pri siaj aktualaj laboroj en la universitato kiel profesoro-emerito, pri speciala omaĝa evento okazonta la 18-an de oktobro en Budapeŝto honore al prof. Szerdahelyi, pri planoj daŭrigi interlingvistikajn studojn dank’ al profesoro Nikolau Dols, pri siaj pridokumentaj planoj i.a. rilate la poznanan Interlingvistikan Sekcion kadre de Lingvistika Kongreso.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas iom statistike pri polaj instruistoj lige al la pasinta lunde Instruista Tago kaj pri grandiĝanta interesiĝo de poloj pri portugalaj vinoj.
    • En sciencbultena rubriko ni proksimigas la projekton de polaj sciencistoj, kiuj baze de pentraĵoj el la historia sanktejo en Faras rekreis mezepokajn reĝajn vestojn, kiuj ekde ĵaŭdo estos rigardeblaj en Luvro.
    • Muzike akompanas nin Feri Floro per sia plej nova kanto „Aŭtuna vespero” por la vortoj de Ulrich Matthias. La interreta foto akompananta la programinformon farita de P. Matusiak kaj E. Wenting bildigas sur modelo la rekreitan nubian reĝan veston.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
    https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.

  • En la 1353-a E_elsendo el la 10.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la interparolo kun Duncan Charters, la prezidanto de UEA, ni referencas al la Simpozio pri handikapabloj okazinta dum la pariza paraolimpiko, al kiu kontribuon alportis ankaŭ UEA, unuavice kiel servopreta kunlaboranto.• Nia felietono pri koninda polo referencas al la figuro de Witold Pilecki, pola oficiro i.a. malliberigito kaj kunorganizinto de la rezista movado en la germana koncentrejo Auschwitz. Liaj raportoj pri holokaŭsto, jam dummilte atingis Usonon kaj Brition. La reredaktitan tekston ni pretigis laŭ instigo de Edmond Ludwig el Francio.• En la kulturkroniko ni informas pri la ekspozicio „Rembrandt-Hoogstraten. Koloro kaj iluzio” en Vieno, en kiu estas prezentata i.a Rembrandt-tolaĵo el la polaj kolektoj; pri pola skulptisto Franciszek Duszeńko, unu el kulturagantoj aparte omaĝotaj en 2025; pri nova funkcio de la direktoro de la Pola Nacia Bilioteko kiel vicprezidanto de la Konferenco de la Direktoroj de CDNL.• Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „La lasta somero” de Martin kaj la Talpoj, kiu hodiaŭ estis prezentita de Vinilkosmo kiel oficiala muzikvideo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop... La interreta foto prezentas la tolaĵon de Rembrandt „Knabino en bildokadro”, kiu estis pruntita por la ekspozicio „Rembrandt - Hoogstraten. Koloro kaj iluzio” en Vieno.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1352-a E_elsendo el la 05.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ ni proponas la antaŭmikrofonan interparolon kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemek Wierzbowski. Ni referencas al la plej nova kaj malnova ZEO-oj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Ni parolas pri la nova E-volontulo memorigante la longdaŭran tradicion de la E-volontulado en la urbo kaj aludas al la plej nova projekto, kiun BES kunordigas dediĉita al rifuĝintoj. BES-prezidanto invitas por la nunjaraj Zamenhof-tagoj 13-15 de decembro 2024.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni retrorigardas al la pasintjaraj eksportorezultoj de polaj fruktoj. Ni informas, ke daŭre la Geoparko Sanktakruca en la suda Pollando havas Unuesko-licencon.
    • En sciencbultena rubriko komence ni informas pri interkonsento de kvar tjurkaj ŝtatoj ekuzi norman latinan alfabeton, sekve pri la distingo de pola flegisto kaj informadikisto per Flegista Premio de la Reĝino Silvia.
    • Muzike akompanas Israela Becker, kiu kantas fragmente la kanzonon „Ravitaj de la subiranta suno”. Nikolin' memorigas sian malnovan kanton „D-ro Zamenhof”. La akompana interreta foto proksimigas la Sanktakrucan Geoparkon, kiu denove ricevis Unesko-licencon.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
    https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1351-a E_elsendo el la 30.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nia komenca aktualaĵo rilatas al la streĉita situacio en la Proksima Oriento kaj reagoj i.a. de Pollando je la kreskanta tensio.• Sekvas ĝin kulturkronikaj informoj pri Prix Versailles por la Muzeo de la Pola Historio; pri Lublin, kiu estos Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2029.• En la E-komunuma segmento ni informas pri E-kurso por hispanlingvanoj organizata de la Amerika Komisiono de UEA kaj pri la feriado AŬTUNAS en la Kastelo Greziljono okazonta en oktobro.• Muzike akompanas nin kanto el jutubo „Leviĝu kaj Brilu”. Plia kanto de AI, ĉi-foje pri potenco de plibonigo, instiganta alfronti defiojn kun kuraĝo kaj espero. La interreta foto prezentas la panoramon de la urbo Lublin, kiu fariĝos Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2029.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1350-a E_elsendo el la 25.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas profesoro Nicolau Dols, kiu dum la Interlingvistika Sekcio de la Kongreso de Lingvistoj en Poznano analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la Tekstaro. Nia interparolo rilatas al tiu temo, krome al la lasta ekzamena sesio de Interlingvistikaj Studoj. Fine ni interparolas pri lia kontribuo al Arkones-2024. Dum ĝi li deklamis en Esperanto kaj en la kataluna la katalunan poeziaĵon „La pino de Formentor”. Tiun deklamadon li ripetis speciale por niaj aŭskultantoj.• En la komencaj aktualaĵoj ni alrigardas la postinundan situacion en Pollando. Ni informas pri la unia decido ĝis 2026 protekti pli ol 4 milionojn da elmigrintoj el Ukrainio; pri la rilato de Svedio al la problemo de enmigrintoj en sia lando kaj pri la deziro de Nederlando kontroli propran azilpolitikon.• En sciencbultena rubriko la atenton ni donas al baldaŭ aperonta nova profesio en Pollando, tiu de „podiatro”.• Muzike akompanas nin Kajto per la kanto „Suno en aŭtuno”. La akompana interreta foto prezentas unu el la pinoj sur Formentor, pri kiu deklamas nia antaŭmikrofona gasto.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1349-a E_elsendo el la 20.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La komenca aktualaĵo rilatas al la daŭranta batalo kontraŭ la inundo plaginta Pollandon en la lasta semajno.• Sekve en la kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de 150 eldonoj de „Sinjoro Tadeo” en Poznano; pri filmo en la dana-pola-sveda kunprodukto kandidatigita de Danio por Oskar-premio; pri arkeologiaj malkovroj ĉe la konstruplaco en Krakovo.• En la E-komunuma segmento ni informas pri aparta mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Paco (21.09.2024) kaj pri KAEST kun la sama temo kiel la venontjara UK en Brno, Ĉeĥio.• En la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni deklamprezentas la poeziaĵon de Lilli Promet "Aŭtuno I" en la traduko de Hilda Dresen, kiu devenas el la libro „Estona Soveta Poezio” (1977).• Muzike akompanas nin ĉi-foje Feri Floro per la kanzono „Ĝui la vivon”. La interreta foto prezentas la E-tradukon de la epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz, kiun faris Antoni Grabowski.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1348-a E_elsendo el la 15/16.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ la prezidanto de UEA Duncan Charters, kiu dum la pasinta semajno gastis en Poznano dum la ekzamena sesio de la Interlingvitikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato, kaj kontribuis prelege al la sekvinta poste lasta eldono de ARKONES. En nia interparolo ni koncentriĝas pri la ekzamena sesio de instruita trejnado gvidita de Katalin Kováts.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri grava mesaĝo, kiun ricevis Etsuo Miyoshi de la Eŭropa Komisiono agnoskinta la uzorajton de Esperanto en tiaj programoj kiel Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo; pri la inundo plaginta la sud-okcidentan Pollandon; pri septembro kiel Pola Monato en la kanada Nov-Skotio; pri kreskanta turisme interesiĝo pri la salminejo Wieliczka.• En la sciencbultena rubriko ni informas pri la Futurologia Konferenco okazinta semajnfine kun la partopreno de kulturagantoj kaj sciencistoj.• Ĵus aperis en jutubo la plej nova muzikvideo de Armel Amiot pri „Nova Tero” - https://youtu.be/oEMevgFW6RE. Ni prezentas fragmente ĝian sonversion. La programinformon akompanas interreta foto kun alrigardo al la plaga inundo konkeranta la sudorientan Pollandon.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1347-a E_elsendo el la 10.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas nia redakcia kolego Maciej Jaskot, kiu kundividas kun ni informojn pri sia konkursa kontribuo al la daŭranta rete ĝis dimanĉo 75-a IKUE-kongreso. Ni prezentas iujn el liaj premiitaj verkoj.• En la kulturkronika bulteno ni informas pri la okazanta en Varsovio 20-a Festivalo „Kruciĝo de Kulturoj” kun partopreno de artistoj el la Suda Koreio, Insularo de la Verda Kabo, Alĝerio, Malio, Angolo kaj Italio; pri la daŭranta ĝis oktobro Pola-Rumana Kultura Sezono kun eventoj en ambaŭ landoj.• E-komunumsegmente ni informas pri la nova interkonsento de Hispana Esperanto-Federacio kun la hispana kulturministerio.• Muzike akompanas nin en la elsendo Cícero Soares per „Karnavalja en Esperantujo”, aperinta kadre de la kolekto Brazila Muziko. La interreta foto rilatas al la prezentoj dum la 20-a Festivalo „Kruciĝo de kulturoj”.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1346-a E_elsendo el la 05.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo profesorino Ilona Koutny dividas kun ni siajn spertojn pri la dumsomeraj aktivadoj kiel partopreno en konferenco pri konstruataj lingvoj en Francio, kursoj pri interkultura komunikado en Francio kaj Italio, omaĝaj kontribuoj pri la 100-jariĝanta nunjare prof-o István Szerdahelyi.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri historiaj datrevenoj omaĝitaj en Pollando lime de aŭgusto kaj septembro 2024. Niaj informoj rilatas krome al la kreskantaj prezoj de arĝento kaj al „ne” por plurfunkciaj telefonoj en pliaj eŭropaj lernejoj.
    • La sciencbultena rubriko traktas la kontraŭfajran, kontraŭincendian ĵeleon de usonaj sciencistoj.
    • Muzike akompanas nin Ana Ribeiro per la fragmento de la kanto „La Dizertonto”. La interreta foto ĉe la programinformo koncernas malpermeson de poŝtelefonoj en lernejoj.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
    https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1345-a E_elsendo el la 30.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En la 7-a mortodatreveno de la plej elstara E-poetino, Marjorie Boulton (pasanta la 30-an de aŭgusto 2024) el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio ni memorigas nian intervjuon faritan kun ŝi dum la UK en Vilno 2005. La akompana foto prezentas ŝin kun prof. John Wells, kiu transdonas al ŝi bonezirojn okaze de ŝia 90-jariĝo.
    • En la kulturkronika bulteno ni informas pri la 50-jariĝo de Arkady Fiedler-muzeo apud Poznano, pri la arto de Hiroshige en Krakovo kaj pri regionaj kulturdistingoj en Lublino (la orienta Pollando).
    • Ni krome informas pri la proksimiĝanta IKUE-kongreso kaj ligita kun ĝia temo konkurso: https://eventaservo.org/e/d53a9b kaj jen la kongresa aliĝilo: https://mallonge.net/75ikue.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1344-a E_elsendo el la 25.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• La eĥoj ligitaj kun la 1-a UK en Afriko daŭre troveblas en nia laŭvica elsendo. Ĉi-foje pro la komuna foliumado de la kelkaj retaj periodaĵoj. Ni referencas al „Libera Folio” kaj citas el la raportaj vortoj de Tim Owen aperintaj en la teksto „En Aruŝo venkis idealismo”. Ni referencas al sezonoj.ru kaj aperinta en ĝi raporto de Jukka Pietiläinen „Unika okazaĵo en Aruŝo”, citante liajn finajn vortojn. Ni foliumas la rete aperintan septembran numeron de „Esperanto”, kiu plimulton de la numero dediĉas al la 1-a UK en Afriko, sed en kiu ni i.a. trovas ankaŭ interesajn informojn pri la antaŭinta ĝin ILEI-kongreso en la Suda Ameriko en Maceió, Brazilo.• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri niĉaj lingvoj sur la pola labormerkato; pri malkreskanta interesiĝo pri vintrinkado en la monda skalo; pri fandindustriaj tradicioj registritaj kiel laŭvica pola kulturheredaĵo.• La sciencbultena rubriko enhavas donitaĵojn pri apliko de novaj teknologioj jen por la akirado de grafeno el mikroplasto, jen por povi redati la kreiĝon de la Torina Mortotuko je la tempo de Kristo.• Ni krome informas pri nova ZEO en Bjalistoko. Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Kune kun vi”. La akompana al la programinformo interreta foto koncernas la malkreskantan vinpoduktadon en la monda skalo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1343-a E_elsendo el la 20.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Patricio Agustín Iglesias kaj Meiyer Goren, kun kiuj ni interparolas pri aktuala stato de la #PasportaServo. Ni informe referencas al la aperinta hodiaŭ en Libera Folio interparolo pri la progresoj en la katalogado de Biblioteko Hector Hodler en la Nacia Biblioteko en Varsovio: https://www.liberafolio.org/2024/08/20/la-katalogado-de-biblioteko-hodler-progresas/; al la aperinta antaŭ kelkaj tagoj ĉe Libera Folio resuma retrorigardo de Tim Owen pri la 109-a UK en Aruŝo.• En la E-komunuma segmento ni informas pri lernolibroj en la svahila aperintaj antaŭ la UK en Aruŝo; pri la kandidatigoj por la Premio Maertens; pri restarigita ZEO en Bjalistoko; pri la jam anoncita Virtuala Kongreso de Esperanto 2024.• En la komencaj kulturkronikaj sciigoj ni informas pri pola literaturo en Beogrado; pri samurajaj glavoj ekspoziciataj en Toruno, pri historia skizo rilatanta al la aspekto de palacaj ĝardenoj en Bjalistoko.• Pri Falsteloj de Erika Godó (Belulino) kantas Suno AI. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas ĝuste la fenomenon de falantaj steloj.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1342-a E_elsendo el la 15.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni prezentas la lastan faskon da sondokumentoj ligigitaj kun la 109-a UK en Aruŝo. Tio estas nia 8-a kaj lasta raporta kontribuo dediĉita al la 1-a UK en Afriko. Pri la publika kunsido de Akademio de Esperanto, okazinta la lastan ĵaŭdon, rakontas la sekretario de la Akademio, François Lo Jacomo. Marija Belošević informas kiel IKUE kaj KEU preparis sin por la Movada Foiro kaj proksimigas sian kontribuon al la Kleriga Lundo. Tim Owen konfesas publikan penton pro sia skeptikeco rilate al sukceso de la UK-o en Afriko.• Komence en aktualaĵoj ni informas pri la 104-a datreveno de la Varsovia Batalo 1920, solenata kiel Festo de la polaj militistaj fortoj; pri somera Paderewski-festivalo kaj la subĉielaj koncertoj de lia muziko en Ujazdów-parko; pri Medalo de Nils Gunnar Jerlov por profesoro Dariusz Stramski.• La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al la esploroj de profesoro Stramski kaj la atribuita al li medalo de Oceanografia Societo.• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

  • En la 1341-a E_elsendo el 09/10.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    En nia lasta raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni komence fokusiĝas pri la sabata Solena Fermo. I.a. ni prezentas kiel sondokumenton parton de la kongresa rezolucio uzante la dokumenton de Māra Timermane el fb-o. En la fina parto ni prezentas sonscenajn fragmentojn pri la transdono de la kongresa flago, Internacia Arta Vespero, ĉi-foje uzante la fb-ajn registrojn de Indu Devi Thapaliya. Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Marija Belošević, kiu dividas kelkajn impresojn pri la ekumena diservo kaj katolika meso en Aruŝo kaj pri du novaj eldonaĵoj de IKUE prezentitaj i.a. kadre de la kongresa temo kaj dum la programero Libroj de la Jaro. Tim Owen el EAB proksimigas la Infanlibron de la jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj rakontas al ni pri sia kontribuo al la riĉa literaturrilata programo de la kongresa ĵaŭdo. La ceteraj sonscenoj estas cititaj el registraĵoj en fb-o. La programinforma foto pri la transdono de la kongresa flago estis farita de IKUE. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1340-a E_elsendo el 08.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    En nia ĵaŭda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni enrigardas en kelkajn apartajn programerojn de la mateno, i.a. temas pri la Esperantologia Konferenco. La merkreda kongresa kuriero unu plenan paĝon dediĉas al la hieraŭa ekskursa tago: https://uea.org/pdf/uk2024/vocxo_de_kilimangxaro_5.pdf. Pri tio, kiel ĝin pasigis rakontas al ni Marija Belošević. En la dua parto de la elsendo ŝi per kelkaj frazoj retrorigardas al la organizita de ŝi marda Tago de Lernado, kiu registrita per Zoom aperos en ILEI-paĝo. Ni mencias kelkajn el literaturrilataj programeroj de la tago, sed tute aparte aŭdiĝas kiel sondokumento la informo pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2024. Ĉar en la kongresa programo ne okazos koncerto de Samba Faye ni specimene prezentas fragmenton de lia E-kanto Samba-Senegalo-Esperanto. Kaj iom „prunte” aŭdiĝas sona eĥo el la vespera koncerto de JoMo. Li ankaŭ aperas en la foto akompananta la programinformon.  Ĝi estis farita de Amri Wandel dum la kongresa balo. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

  • En la 1339-a E_elsendo el 07.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    En nia merkreda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni retrorigardas al la marda Komitata Forumo pri Informado, pri kiu ni interparolis kun Lu Wunsch-Rolshoven, UEA-oficisto pri komunikado. Ni parolas ankaŭ pri la hodiaŭa, t.e. merkreda Ekskursa Tago. Por ornami ĉi tiun temon aparte ni uzas por la programinformo fb-an foton de Māra Timermane. Tra la elsendo traplektiĝas ĉarma kanto „Afriko” muzikigita kaj kantigita de Suno AI por la vortoj de Erika Godó (Belulino). La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D