Episodi
-
Malabundo: tiu metodo estas tiel misfamiĝinta, ke oni ne plu aŭdacas diri ĝian nomon. La franca registaro do aludos «buĝeton por reĝustigo», «por respondecemo», «por vero». Tiel ĝi revenas. Ne kiel ŝokterapio, sed iom post iom, diskrete, preskaŭ honte. «Le Monde diplomatique», Novembro 2024.
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/11/article3245.html
Artverko: Edmond Allouard. — «Ruines de la Cour des comptes: la salle des fêtes» (Ruinoj de la Revizora Kortumo: la aranĝejo), ĉ. 1875.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/10/article3236.html
Tiel la historio estas abunde manipulata. Ĝi pravigas militojn, senkvalifikas kontraŭulojn, kunveldas kolektivajn identecojn. Ĉiu povas tion kaŝi, reskribi, distordi, en ĝi elhaki analogion, referencon ekde kiam ili komfortigas demonstradon. Por kontraŭagi la dominantan pensadon daŭre necesas duobla laboro. Ĉar eĉ antaŭ ol montri miskonatan vidon al la pasinteco, necesas forigi la kliŝojn kiuj nebuligas nian klarvidon. «Le Monde diplomatique», Oktobro 2024.
Foto: Alisdare Hickson, manifestacio en Londono la 9-an de Oktobro 2023 (CC-BY-SA 2.0).
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Episodi mancanti?
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/09/article3226.html
Per sia decido, la 30-an de Julio, agnoski la suverenecon de Maroko super la Okcidenta Saharo per simpla mesaĝo adresita al la reĝo Mohammed-la 6-a, s-ro Emmanuel Macron ne nur simple ignoris la internacian juron, sed ankaŭ serioze tuŝis la delikatan ekvilibron de la francaj rilatoj kun Alĝerio. «Le Monde diplomatique», Septembro 2024.
Artverko: Paul Klee. — «Versandete Siedelung» (Ŝlima setlejo), 1935.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/08/article3218.html
La politikaj gvidantoj estas taskitaj trankviligi la debatojn, mildigi la kontraŭecojn, malvarmigi la pasiojn. Ĉar kiel eblus imagi socion en trankvilo, se oni, ekde kiam oni estas ĉe la pinto de la potenco, ne ŝparas insultojn? «Le Monde diplomatique», Aŭgusto 2024.
Artverko: Pieter Brueghel la pliaĝa. — «De strijd tussen Vasten en Vastenavond» (La batalo inter Karesmo kaj Karnavalo), 1559.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/07/article3213.html
La internaciaj tribunaloj malofte troviĝis tiom en la atento de la publika opinio. La du procesoj komencitaj en Hago pri Gazao – unu kontraŭ la ŝtato Israelo, la alia kontraŭ ties gvidantoj kaj kontraŭ tiuj de Hamaso – montras la romplinion de moviĝanta mondpolitiko. «Le Monde diplomatique», Julio 2024.
Foto: Justflix (CC BY-SA 4.0)
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/06/article3207.html
Kion do faras la francaj ĵurnalistoj kaj komentistoj, kutime tiom avidaj je «sekretaj dokumentoj» pri Ruslando! La 28-an de Aprilo, germana konservativa gazeto servis al ili sur arĝenta pleto konfidencan projekton el la Oriento, la lastan version de la Pac-interkonsento intertraktita de Kievo kaj Moskvo komence de la milito. Do, teksto grava, kies akcepto povintus eviti du jarojn da alfrontiĝo kaj centmilojn da mortintoj. La francaj komunikiloj faris el tio preskaŭ nenion. «Le Monde diplomatique», Junio 2024.
Artverko: Louis Marcoussis. — «La Colombe Poignardée» (La Ponardita Kolombo), 1927.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.html
Dum bataloj kaj israelaj bombadoj daŭras en Gazao, kie la homaj vivkondiĉoj senĉese pli katastrofiĝas, nova konflikto kun eventualaj ruinigaj konsekvencoj estis ĵus evitita inter Telavivo kaj Teherano. Tamen, nenio ŝajnas havi la kapablon ĉesigi alfrontiĝan logikon inter tiuj du malamikoj. Akram Belkaïd, «Le Monde diplomatique», Majo 2024.
Foto: Israela ĉasaviadilo ekflugas je la 15-a de Aprilo 2024 dum la pafinterŝango inter Israelo kaj Irano. (Publikaĵo.)
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3200.html
Ventegoj, sekecoj, inundoj … Ĉie en la mondo la pliiĝo de la klimataj malcertecoj kaŭzas konsiderindajn perdojn por la asekuristoj. Tiuj, ĉi-okaze, ne faras al si tro da demandoj. Se risko fariĝas tro kosta, ili altigas la kontribuaĵojn ; se tio ne sufiĉas, ili ĉesas ĝin kovri. «Le Monde diplomatique», Majo 2024.
Artverko: Winslow Homer. — «Danger» (Danĝero), 1883-1887.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/04/article3194.html
Tio estas kvazaŭ la ludo de sep diferencoj, sed inverse. Anstataŭ serĉi malegalecojn en du preskaŭ identaj bildoj, necesas trovi komunaĵojn en malsamaj bildoj, sed kiuj enhavas tiom da detaloj ke oni ĉiam povas trovi iajn similaĵojn. Tempoj de milito taŭgas aparte bone por tio. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2024.
Foto: la brita ĉefministro, Neville Chamberlain, dismontras la Munĥenan interkonsenton ĉe la aerodromo de Heston, okcidente de Londono, je la 30-a de Septembro 1938.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/03/article3183.html
Tiaj sankcioj, kutimaj en la antikveco kaj en la mezepoko, estas nuntempe konsiderataj kiel barbarecaj. En Palestino, tamen, la tempo de kolektivaj punoj ŝajnas esti neniam malaperinta. «Le Monde diplomatique», Marto 2024.
Artverko: Ivan Ajvazovskij. — «Всемирный потоп» (Diluvo), 1864.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/0000/00/article3170.html
La komentistoj, kiuj pritraktas ĉefe la guton kiu superfluigas la vazon anstataŭ la torentojn kiuj ĝin plenigis, resumas la koleron per protesto «kontraŭ la mediaj normoj», kvazaŭ la kampuloj estus nepre indiferentaj pri la klimata krizo. Sed ĝuste tion la manifestaciantoj akuzas iom ĉie en Eŭropo: la absurdecon de sistemo kiu igas ilin kontribui al ilia propra detruado. «Le Monde diplomatique», Februaro 2024.
Artverko: George Ault. — «Bright Light at Russell's Corners » (Hela Lumilo ĉe Russell's Corners), 1946.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/01/article3154.html
El vidpunkto de la internacia juro, la situacio estas klarega: Ruslando okupas kontraŭleĝe sian ukrainan najbaron, same kiel Israelo kontraŭleĝe okupas sian palestinan najbaron. Oni devus mallaŭdi ambaŭ same. «Le Monde diplomatique», Januaro 2024.
Artverko: Paul Klee. — «Schwankendes Gleichgewicht» (Fluktanta ekvilibro), 1922.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2023/12/article3143.html
La eŭropaj gvidantoj ripete asertas, ke ili ne volas subkoste proponi la aliĝon al la Unio. Sed, kontraste al la antaŭaj kandidatoj, Ukrainujo ne estas taksata laŭ siaj kapabloj plenumi la famajn «kriteriojn» – koncerne luktadon kontraŭ la korupto, respekton de la jurŝtato, defendon de la malplimultoj, buĝetan ekvilibron… –, sed laŭ aktualaj geopolitikaj konsideroj. «Le Monde diplomatique», Decembro 2023.
Foto: Daniel (CC BY 2.0), https://www.flickr.com/photos/57511216@N04/48105132383
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.
-
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2023/11/article3133.html
De la financa frakaso de 2008 ĝis la incendio de Proksim-Oriento tra la klimata krizo kaj la invado de Ukrainio, dum la pasintaj dek kvin jaroj nia mondo trafis sinsekvon de skuoj, kiuj konfuzegas la intelektajn kaj geopolitikajn kompasojn. Ne tiun de «Le Monde diplomatique», kiu defendas, preskaŭ sola nun, senpartiecon kaj petas helpon de siaj legantoj por subteni ĝian batalon. «Le Monde diplomatique», Novembro 2023.
Artverko: Fritz Stuckenberg. — «Das Liebespaar» (La amantoparo), 1919.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.